Книга об эсперанто
Шрифт:
KALMAN KALOCSAY
EL"EN AMARA HORO"
Nenio estas vi, nenio,
se, pri la senco sen konscio,
vi hurlas pri la «nova sento»!
Mi volus scii vin fermento,
potenca povo, fort' magia:
dormema «rondo familia». ...
Ke rifughante de la devoj,
nur gapas vi kun strabaj revoj
kaj alpreninte dignan pozon
kelkfoje jhetas vi almozon
sur la altaron de l' Afero:
chu tio estas do ofero?
...Oferoj nutras la aspirojn,
postulas chiu venk' - martirojn!
Ne kovru pale vian vangon,
neniu volas vian sangon,
sed donon, faron kaj fervoron
kaj koron, sed la tutan koron!
JULIO BAGHY
ESTAS MI ESPERANTISTO
Verda stelo sur la brusto
iom palas pro la rusto.
Mi ne estas purigisto;
estas mi esperantisto.
Kusas ie sub tegmento
Tushu ghin nur la Mefisto;
estas mi esperantisto.
Polkovrite sur bretaro
putras mia SAT-vortaro.
Tedas min la vorto-listo;
estas mi esperantisto.
Gramatikon mi ne konas
kaj gazeton ne abonas...
Librojn legu la verkisto;
estas mi esperantisto.
Mi parolas kun rapido:
«Bonan tagon! Ghis revido!»
Ghi sufichas por ekzisto;
estas mi esperantisto.
Pionirojn mi kritikas,
la gvidantojn dorne pikas
kaj konspiras kun persisto;
estas mi esperantisto.
Por la venko mi esperas,
sed nenion mi oferas,
mi ne estas ja bankisto;
estas mi esperantisto.
Se baraktas en la krizo
la movado, organizo,
helpas mi nur per rezisto;
estas mi esperantisto.
Flugas per facila vento
el la busho Nova Sento.
Ghi sufichas por sofisto;
estas mi esperantisto.
Post la mort' che tombo mia
staros «rondo familia»,
nekrologos jhurnalisto;
estis mi esperantisto.
EUGENO MIHALSKIJ
JAM SUPERFLUAS VORTOJ
Jam superfluas vortoj, - transiru ni al agoj,
posedu kuraghecon, obstinon, paciencon.
Sufichas jam revado kaj belaj dolchimagoj -
ni devas esti bravaj kaj havi volpotencon.
Ni forghu novan vivon sur firma nov-amboso
kaj shprucu ni fajregojn en la aer' mucida -
char vera viv' naskighi nur povas el hhaoso,
alie ni pereos pro nia stat' rigida...
Miljaroj jam forpasis en
kaj kion do ni havas en fina rezultato?
–
Malchasto ghenerala, fiagoj, sangofluo,
kaj nia tuta vivo nur estas kazemato!
«Shtupar' de Evoluo» - ne estas nia savo,
char ghian lastan shtupon chu iam oni venas?!
Dum pac-evoluante ni restas nuraj sklavoj,
la Vivo, sucha Monstro, triumfas kaj katenas.
Ni devas nin pretigi al la operacio
kaj per sentrema mano distranchi la absceson
por tutforigi puson el korpo de l' socio
kaj de malsan' terura chesigi la progreson.
Ni rekomencu vivon sur shtonoj de ruino.
Ni templojn rekonstruos neniam pro tialo,
ke ili nur limigas flugcelon al Senfino,
kreante rigidajhojn el alta idealo.
Sufichas prostituo de vol', kuragha penso; -
ni devas plene ghui spiritan liberecon;
per penoj de klarvida kaj sanpotenca menso
ni kreos fine Amon kaj Veron kaj Belecon!
NIKOLAO HOHLOV
1905 (MOSKVO)
Mi memoras: fenestroj flamantaj
sub la suno subira sangadis,
kaj la stratoj, ebriaj pro kantoj,
al la rugha liber' serenadis.
Iu forta la brakojn muskolajn
disetendis por fojo unua
kaj eljhetis malnovajn idolojn
el la templo per bato forskua,,,
Flirtis gaje skarlataj rubandoj,
oron semis la suno vespera,
kaj respondis al chies demandoj
juna vocho: libero, libero!...
Sed ekkrakis la pafoj - de kie?
–
Ekbruegis eksplodoj tertremaj,
kaj kun fajfoj de l' kugloj, orgie,
chien flugis malbenoj kaj ghemoj.